Za Hrnčířkou
Aspekto
Za Hrnčířkou | |
protektita areo | |
Naturmemorindaĵo Za Hrnčířkou
| |
Oficiala nomo: Za Hrnčířkou | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Prostějov |
Municipo | Ohrozim |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Drahana montetaro |
Situo | Za Hrnčířkou |
- koordinatoj | 49° 29′ 12″ N 16° 59′ 24″ O / 49.48667 °N, 16.99000 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 355 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 340 m s. m. |
Areo | 0,056229 km² (5,62 ha) |
Proklamo | 22-a de aprilo 2015 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Za Hrnčířkou | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Za Hrnčířkou estas nacia naturmemorindaĵo, kiu troviĝas okcidente de municipo Ohrozim en distrikto Prostějov. Sude de la nacia naturmemorindaĵo troviĝas plua naturmemorindaĵo Brániska. La protektitan areon administras Agentejo de protekto de la naturo kaj pejzaĝo de Ĉeĥio - regiona laborejo Olomouc-regiono.
Kialo de la protekto
[redakti | redakti fonton]La kialo de la proklamo de NNM Za Hrnčířkou estas biocenozoj de sekaj herbejoj kaj kreskaĵaro de raraj kaj endanĝerigitaj specioj de kreskaĵoj Carex obtusata el ciperacoj kaj Pulsatilla grandis, inkluzive de ties biotopoj. Carex obtusata estis malkovrita en la jaro 2004 kiel nova specio en Ĉeĥio. Krom tiu ĉi loko ĝi kreskas en Ĉeĥio nur en najbara monteto Malá horka en katastro de municipo Vícov.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Suma vido
-
Aspekto de la naturmemorindaĵo frue printempe
-
Ostřice přítupá v PP Za Hrnčířkou